Politiko de Irako

La politiko de Irako okazas en kadro de federala parlamenta reprezenta demokrata respubliko. Ĝi estas mult-partia sistemo, en kiu la administra povo estas ekzercita de la Ĉefministro de la Konsilio de Ministroj kiel estro de registaro, kaj de la Prezidento ĉefe kiel reprezenta figuro. La leĝdona potenco estas komisiita en la Konsilio de Reprezentantoj kaj la Federacia Konsilio.

La nuna Ĉefministro de Irako estas Mustafa Al-Kadhimi , kiu tenas plejparto de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj potencoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search